[FWD] Full description of Esperanto (texts)

ZXNet echo conference «zx.talking»

From Alexej Antipov To All 19 February 2001

============================================================================== * Forwarded by Alexej Antipov (500:95/468.6) * Region : ESPERANTO.RUS (/2065) * From: Andrej Ananjin, 2:5026/14.29 (17 Feb 01 23:46) * To: All, * Topic : Complete description of Esperanto (texts) ============================================================================== Mini phrase book Saluton! - Hello! Dankon! - Thank you! Grandan dankon! - Thank you very much! Ne dankinde! - Not worth it thanks! Mi petas pardonon! - I'm sorry! Kio estas via nomo? - What is your name (“what is your name”)? C^u vi parolas en Esperanto? - Do you speak Esperanto? C^u vi comprenas min? - Do you understand me? Jes, mi comprenas. Ne, mi ne comprenas. Yes, I understand. No, I don't understand. Kio estas g^i? - What (is) this? G^i estas mia nova gitaro. - This is my new one guitar. Kie vi log^as? - Where do you live? Mi log^as en Rusio. - I live in Russia. Kiel diri en Esperanto "table"? How do you say "table" in Esperanto? Kioma horo? What time is it? La deka kaj duono. Ten thirty (“and half”). Mi pensas, ke du plus tri estas kvin. I think 2+3=5. G^is revido! - Goodbye! Esperanto... Kio estas Esperanto? Mi havas grandan problemon. Mi volas scii, kio estas Esperanto. Kio estas Esperanto? Mi ne scias. Sed mi volas scii. C^u Esperanto estas frukto? Estas ekzotikaj fruktoj: ananasoj, bananoj kaj Estas frukto Esperanto?C^u Esperanto estas kontinento? Malgranda, miniatura kontinento inter Afriko kaj Au^hstralio? C^u Esperanto estas marko de vino? C^u Esperanto estas ... Mi ne scias. Sed mi volas scii. Mi iras al filologia fakultato de la pedagogia universitato. En granda luksa kabineto sidas tre inteligenta persono - profesoro Neznajus^c^ij-Nepomnjas^c^ij. - Kio estas Esperanto? - interesig^as mi. - Hm. Esperanto? - kartave diras la profesoro. - Tio estas fizika fenomeno. Absolute abstrakta. - Ne! Vi ne pravas! Esperanto ne estas abstrakta! - protestas mi. Mi iras al fizika laboratorio de la fizik-matematika fakultato. En la laboratorio estas studentoj-fizikistoj. Ili eksperimentas kaj kontrolas la rezultojn de la eksperimentoj. - Mi estas inspektoro de ministerio! - agresive krias mi. - Kio estas Esperanto?! - Ni ne scias... ni ne havas... - kvakas la studentoj. - Ni havas ekzamenojn, eksperimentojn, ekologion, ekonomikon ... sed Esperanton ni ne havas... Mi vidas, ke ili vere ne havas Esperanton kaj zigzage foriras. Mi mars^as al la redakcio de gazeto "Nova epoko". En la redakcio estas j^urnalistoj sur seg^oj, telefonoj sur tabloj, geografiaj kartoj sur la muroj... sed Esperanto ne estas! Mi vizitas cirkon, restoracion, psikiatrian klinikon, kinoteatron, zooparkon, universalan magazenon, telegrafejon... ne estas! Mi havas bileton kaj mi iras al aerodromo. Mia aviadilo (=aeroplano) estas nova kaj moderna. "Z-z-z!" - startas la motoro. Ni flugas al Buh^ara. En la aero estas kos^mara h^aoso: s^tormo, uragano, sed la piloto vidas aeran koridoron kaj ni flugas normale. En Buh^ara mi iras al la bazaro. En la bazaro estas kvaso, kolbaso, traktoroj, lokomotivoj, ananasoj, anakondoj, romanoj de Brej^nev, ordenoj de Lenin, h^alatoj de Mahomet, studentaj biletoj, francaj pasportoj, italaj liroj kaj polaj zlotoj, atomaj bomboj, c^okoladaj bombonoj... c^io, absolute c^io!!! La bazaro estas tre granda. Orienta bazaro. Melodie muzikas cigana orkestro. Tri rusaj alkoholuloj skandalas en limonada magazeno. Juna uzbeko c^erpas c^ampanan vinon el samovaro. - Kion vi volas? - diras al mi maljuna armena komercisto. - Mi volas Esperanton, - diras mi. - Vaj-vaj-vaj! Ne sezono, ne sezono! Kio estas Esperanto? Mi ne scias... Velo Mih^ail Jurjevic^ Lermontov (tradukis Konstantin Gusev) Blankadas velo unusola En la nebula mara blu